Mi naskiĝis en 1959 en Patraso kaj loĝas en Tesaloniko. Mi studis kemion ĉe la Universitato de Patraso, poste daŭrigis per postdiplomaj studoj pri entreprena administrado kaj laboris dum multaj jaroj kiel kemiisto en la industrio, ĝis mia emeritiĝo en 2021.

Mi ĉiam havis multajn kaj diversajn interesojn. Jam kiel adoleskanto mi okupiĝis pri elektroniko, konstruante malgrandajn radiosendilojn kaj elsendante muzikon kaj dediĉojn per mezaj ondoj. Antaŭ ol fini la mezlernejon, mi jam akiris licencon kiel radioteknikisto. Mia amo al teknologio daŭris dum ĉiuj ĉi jaroj, de industriaj aŭtomatigoj ĝis tridimensia presado, memfaritaj konstruaĵoj kaj programado.

Fotografia ekskurso
kun “Kolektantoj de Bildoj”
Mi ankaŭ kreskis en la mondo de fotografio, ĉar mia patro estis profesia fotisto. Mi laboris kun li dum miaj studentaj jaroj kaj poste sisteme okupiĝis pri arta fotografio. En 2007 mi fondis en Tesaloniko la fotografian grupon «Εικόνων Συλλέκτες» (Kolektantoj de Bildoj), kaj en 2009 mi partoprenis en la fondo de la asocio «Ορίζοντες Πολιτισμού» (Horizontoj de Kulturo). Per tiuj agadoj ni organizis ekskursojn, ekspoziciojn kaj fotografiajn seminariojn.
Alia granda amo mia estas muziko. Mi estas memlerninta akordionisto kaj dum miaj studentaj jaroj mi ludis en popolmuzikaj orkestroj. Eĉ hodiaŭ, kiam la kompanio kaj la okazo tion permesas, mi ŝatas preni mian akordionon kaj ludi por amikoj.

ludante la akordionon
Mi tre amas vojaĝi kaj jam vizitis preskaŭ la tutan Eŭropon, sed ankaŭ Tunizion kaj Bangladeŝon. Mi preferas mem organizi miajn vojaĝitinerojn, ĉar interesas min ekkoni lokojn per la ĉiutaga vivo de iliaj loĝantoj, kaj ne nur per iliaj vidindaĵoj. Mi ankaŭ ŝatas kuiradon, al kiu mi dediĉas sufiĉe multe da tempo, ĉar mi opinias, ke bona manĝo estas bela okazo por kunigi homojn ĉirkaŭ la sama tablo.
Instruado akompanas min ekde mia juneco. Komence de mia profesia kariero mi fondis, kune kun amiko matematikisto, privatan instrucentron por mezlernejanoj. Poste mi okupiĝis pri trejnado de laboristoj en la industrio, partoprenis programon pri edukado de plenkreskuloj kaj organizis senpagajn fotografiajn seminariojn. Mi ĉiam ŝatis lerni novajn aferojn kaj dividi kun aliaj tion, kion mi scias.
Kiel Esperanto eniris mian vivon
Mi unuafoje aŭdis pri Esperanto meze de la 1970-aj jaroj, de mia patro. Li ne parolis ĝin, sed li estis fervora subtenanto de la eŭropa unuiĝo kaj kredis, ke komuna, neŭtrala lingvo povus helpi la popolojn pli bone komuniki inter si.
Pasis multaj jaroj antaŭ ol mi ekokupiĝis pri ĝi. Ĉirkaŭ 2009 mi malkovris Lernu!, dum en 2019 mi komencis miajn unuajn lecionojn per Duolingo kaj aliaj interretaj fontoj. Miaj klopodoj estis sufiĉe sporadaj, ĝis la aŭtuno de 2022, kiam mi decidis dediĉi pli da tempo al la lingvo.
En decembro 2022 mi publikigis en esperantista grupo ĉe Facebook mallongan tekston en Esperanto, titolitan «Mi kaj Esperanto». Ĝi estis unu el miaj unuaj provoj verki ion propran en la lingvo. Tiu publikigaĵo fariĝis la okazo por konatiĝi kun Renato Corsetti, eksa prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Renato kuraĝigis min kontakti la grekajn esperantistojn kaj aktive partopreni en la movado. Li proponis al mi tradukojn kaj diversajn aliajn taskojn kaj kontaktigis min kun homoj, kiujn mi ĝis tiam ne konis. Kvankam ni neniam renkontiĝis persone, ni proksime kunlaboris, kaj lia ĉeesto havis decidan influon sur mia vojo.
Unu el la unuaj homoj, kiuj bonvenigis min en la greka esperantista komunumo, estis Kostas Kyriakos, de la Helena Esperanto-Asocio (HelEA). Li helpis min pli bone ekkoni la grekan movadon kaj gvidis min pri multaj organizaj aferoj. Kostas dediĉis grandan parton de sia agado al la konservado de la historia heredaĵo de Esperanto en Grekio.
Li verkis librojn pri la historio de la movado kaj la familio Zamenhof, kaj li daŭre estas por mi valora fonto de scioj kaj spertoj.
Inter miaj unuaj interretaj konatoj el la greka esperantistaro estis ankaŭ Dionisis Mastoridis, Dio, el Mitileno. Ni kunlaboris por organizi plurajn interretajn Esperanto-vesperojn kun internacia partopreno. Dio daŭre subtenas niajn agadojn kaj la retejon de HelEA, disponigante siajn teknikajn sciojn.
En 2023 mi komencis sisteme sekvi organizitajn interretajn kursojn, komence ĉe la brazila instruisto Aristóphio Andrade Alves Filho. En junio de la sama jaro mi akiris lingvan atestilon de nivelo B1 kaj daŭrigis per progresnivelaj kursoj ĉe la Londona Esperanto-Klubo, kiujn mi sekvas ĝis hodiaŭ.
En la sama jaro mi konatiĝis ankaŭ kun Giorgos Leventidis, delonga esperantisto el Tesaloniko, kiu eĉ konatiĝis kun sia edzino danke al Esperanto. Li estis la unua homo, kiun mi renkontis kaj kun kiu mi interparolis persone, nature, en la lingvo, kiun ĝis tiam mi uzis ĉefe per interreto. Ekde tiam Giorgos regule partoprenas niajn renkontiĝojn, precipe kiam eksterlandaj esperantistoj vizitas Tesalonikon.
Alia tre grava konatiĝo estis tiu kun Spiros Sarafian, unu el la plej gravaj grekaj instruistoj de Esperanto. Mi unuafoje vizitis lin en 2023, en lia hejmo en Ateno, kie iam loĝis ankaŭ lia instruisto, Anakreon Stamatiadis, historia figuro de la greka Esperanto-movado.
Tiutage mi petis de li ion, kio iam apartenis al Stamatiadis, por konservi ĝin kiel memoraĵon. Spiros elektis malgrandan, diskretan reverspinglon kun la Esperanto-stelo, unu el la pingloj de sia instruisto, kaj donacis ĝin al mi.
Poste ni proksime kunlaboris pri la greka traduko de la interreta lernometodo Esperanto12, kiun mi finis en 2024. Spiros multe helpis min per siaj scioj kaj spertoj kaj kuraĝigis min okupiĝi pri instruado de Esperanto.
De lernanto al instruisto
En la aŭtuno de 2024 mi komencis miajn unuajn interretajn kursojn de Esperanto. Tio ne estis facila decido. Kvankam mi havis sufiĉe da sperto pri instruado, mi demandis min, ĉu mi konas la lingvon sufiĉe bone por instrui ĝin al aliaj. La kunlaboro kun Sarafian kaj la konstanta persona studado helpis min superi tiujn dubojn.
Ekde tiam mi daŭre instruas, sed ankaŭ lernas. Mi kreas instrumaterialon, prezentaĵojn kaj ekzercojn, kaj en 2025 mi verkis greklingvan gramatikon de Esperanto, kiun mi daŭre kompletigas kaj plibonigas.
Mi kreis ankaŭ la retejon thesperanto.eu, dezirante plifortigi la ĉeeston de Esperanto en la greka interreto kaj konigi ĝin al pli multaj homoj, eĉ al tiuj, kiuj neniam antaŭe aŭdis pri ĝi. Tie mi kolektas instrumaterialon, informojn kaj artikolojn, kaj donas al interesatoj la eblecon konatiĝi kun mia instrumetodo per elektitaj videoj de la unuaj lecionoj kaj, se ili deziras, aliĝi al la senpagaj interretaj kursoj.
Samtempe mi partoprenas grekajn kaj internaciajn esperantistajn agadojn. Mi estas reprezentanto de la Helena Esperanto-Asocio en Norda Grekio, observanto en la Komitato de UEA kaj membro de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Mi partoprenas en la Balkana-Danuba Kunlaboro, en internaciaj renkontiĝoj kaj kongresoj, kaj mi verkas artikolojn por la Esperanta revuo Monato.
Lastatempe ni kreis ankaŭ la Tesalonika Esperanto-Grupo (TEG), komunikgrupon por lernantoj kaj amikoj de Esperanto, kun la celo konservi vivantan kontakton inter ni kaj uzi la lingvon ankaŭ ekster la lecionoj.
Esperanto donis ankaŭ novan dimension al miaj vojaĝoj. Nun mi havas amikojn kaj konatojn en multaj landoj, kun kiuj mi povas renkontiĝi dum miaj vojaĝoj. Apartan ĝojon donas al mi la internaciaj Esperanto-kongresoj, kie homoj el diversaj landoj kaj kontinentoj interparolas, kunlaboras kaj amikiĝas pere de komuna lingvo.
Rigardante antaŭen
Unu el la aferoj, kiuj hodiaŭ donas al mi la plej grandan kontenton, estas tio, ke en Grekio troviĝas dekoj da homoj, kiuj ekkonis aŭ plue lernis Esperanton per miaj kursoj.

Parolado pri Esperanto
Semo-Festivalo, Peliti
Mi sentas min vere fiera pri ili. Ne nur pro ilia progreso en la lingvo, sed ĉefe ĉar mi vidas, ke ĉiu el ili komencas malkovri siajn proprajn eblojn pere de ĝi.
Mi deziras, ke ili trovu sian propran vojon en la mondo de Esperanto, kreu amikecojn, vojaĝu, partoprenu agadojn kaj utiligu la lingvon laŭ siaj propraj deziroj.
Kaj mi esperas, ke baldaŭ kelkaj el ili deziros mem fariĝi instruistoj, transdonante siajn sciojn kaj spertojn al novaj homoj.
Dum miaj unuaj paŝoj mi havis la bonŝancon renkonti homojn, kiuj bonvenigis min, helpis min kaj dividis kun mi siajn sciojn. Mi dezirus, ke iam ankaŭ mi povu proponi ion similan al homoj, kiuj daŭrigos tiun ĉi klopodon.

La malgrandan pinglon de Anakreon Stamatiadis, kiun Spiros Sarafian donacis al mi, mi ekde tiam ĉiam portas en mia monujo. Ĝi memorigas min pri ili ambaŭ, sed ankaŭ pri la homoj, kiuj konservis Esperanton vivanta en Grekio.
Iam mi dezirus transdoni ĝin ankaŭ mi al pli juna esperantisto, por ke ĝi daŭrigu sian vojaĝon.
Andreas Zervas
Tesaloniko, novembro 2026
Fotografia verkaro: Andzer Photography · Andzer Photography – dua kolekto






